Bonvenon al fotoj

fotoj estas retpaĝaro farita por montri fotojn!

Ĉi tie vi povas rigardi fotojn, doni notojn al ili, kaj skribi komentojn. Se vi volas montri viajn proprajn fotojn pere de tiu ĉi paĝaro, skribu al mi! Se vi volas fari ion plian kun la fotoj kiujn vi trovas ĉi tie, ekzemple publikigi ilin, bonvolu legi la regulojn aŭ/kaj kontakti min. Se vi havas malrapidan retaliron, ŝatus vidi eĉ pli da fotoj aŭ ŝatus vidi la fotojn en pli granda formato, mi povas por vi prepari dvd- aŭ kompaktdiskon.

Ĝuu la fotojn kaj skribu komentojn!

Sjoerd <sjoerd ĉe esperanto punkto se>

Novaĵoj
Ago-semajno 2007-2008 en Malbork
Ĉi jare la Ago-semajno okazis en Malbork, je nur kelkcent metroj de ege ege impona kastelo. Eble jam pro tio, la renkontiĝo por mi koncentriĝis ĉirkaŭ turismumado. Je nur horeto per trajno, troveblis la dua surprize bela por mi loko, Gdansk. Onidire, ĝi estas ege nederlanda urbo, pli nederlanda ol ajna urbo eĉ en Nederlando. Efektive, ĝia arkitekturo al mi estis tre kutima kaj nederlanda, kaj ĝi estis unu el malmultaj lokoj de la regiono kie ne abundis ŝpuroj de dua mondmilito.
Pri la renkontiĝo mem menciindas la kulturfestivalo - nur bedaŭrinde ke nek Kim nek Jomo longe restis en AS... Evidenta pinto estis la novjarfestado - ĉi jare la rusa festado seninterrompe transiris al la ukraina...
  • 2007-12-27: Ĉu ago-semajno? Mi ekskursis al Gdynia kaj Sopot...;
  • 2007-12-28: Komuna vizito al kastelo de Malbork, kavalira demonstracio kaj koncertoj;
  • 2007-12-29: Dua vizito al la kastelo, kie fotomodelo Saŝenjka pozis por mi en mezepokaj vestaĵoj, polaj kulturprezentoj kaj Kultura kaj Lingva festivalo (uf, tiom en unu tago);
  • 2007-12-30: Komuna ekskurso al Gdansk, poste lignofajro danke al nia sponsoro la kolbasfabriko;
  • 2007-12-31: Dua vizito al Gdansk (vere, unu ne sufiĉas), novjarfestoj;
  • 2008-01-01: Malbork: Parko de la mondo, homlupa ludo dum lasta nokto.
Survoje al la Ago-semajno, mi dum du tagoj vizitis Berlinon, 2007-12-24 kaj 2007-12-25. Poste, paŭzante dum trajnvojaĝo, mi vizitis Szczecin 2007-12-26, havenurbo en norda Pollando.
Jinan, Qufu kaj Shanghai
Jam trian fojon mia laboro portis min al la urbo Jinan (济南). Kvankam laboro estis intensa, estis iuj okazoj por viziti turismajn lokojn en Jinan, en la provinco Shandong (山东) ĝenerale, kaj en la urbo Shanghai (上海). Krom tio, eblis dum multaj vesperoj, post laboro, admiri la ĉieajn kolorajn lumojn en la urbo. Ankaŭ fotinde, granda spektaklo kaj artfajraĵoj okaze de la 70-jariĝo de la firmao kun kiu la mia kunlaboras.
  • 2007-10-16: Jinan: vespermanĝo (pekina anaso) kaj nokta merkato;
  • 2007-10-21: Jinan: monto de mil budhoj (estis pli da, certe!) kaj merkato, vespero en urbocentro;
  • 2007-10-24: Jinan: vespero en la urbocentro;
  • 2007-10-25: Jinan: alia vespero en la urbocentro;
  • 2007-10-28: Jinan: 70-jariĝo de kompanio JIER;
  • 2007-10-29: Jinan: ankoraŭ unu vespero en la urbocentro;
  • 2007-11-02: Iom ekster Jinan: valo de aŭtunruĝaj folioj (红叶谷);
  • 2007-11-03: Qufu (曲阜): urbo kie naskiĝis kaj loĝis Konfuceo. Vidindas Konfucea templokomplekso, Konfucea domo (kiel loĝis liaj posteuloj) kaj tombeja parko kun tomboj de preskaŭ 80 generacioj da liaj posteuloj;
  • 2007-11-04: Shanghai: vespero en restoracio kaj apud rivero;
  • 2007-11-05: Shanghai: en la urbocentro;
  • 2007-11-06: Shanghai: tradicia urbocentra parto (ĉe yuyuan ĝardeno 豫园) kaj zoologia ĝardeno;
Londono
Post multaj jaroj, finfine mi revenis al Londono kaj ĝuis la vidindaĵojn de tiu grandurbo. Iom malfacilis trovi tipan londonan etoson en la centro... ĉu ĝi perdiĝis pro turismaĵoj? Por mi la kvartaloj for de la centro estis eble plej interesaj...
  • 2007-05-19: Famaj lokoj de Londono: Picadilly Circus, Trafalgar Square, Westminster catherdral, Westminster Abbey, Big Ben, sed ankaŭ popoldancado, sciuroj kaj eĉ unu vulpo!;
  • 2007-05-20: Pliaj famaj lokoj de Londono: The Tower, Tower Bridge (kun antikvaj hidraŭlika sistemo...), kaj pliaj lokoj laŭlonge de Thames;
  • 2007-05-21: Somerset house, St. Paul's, Tate Modern...;
  • 2007-05-22: Battersea park, Isle of Dogs, Greenwich;
  • 2007-05-23: The British Museum;
Montkabana Renkontiĝo sur insulo Cres
Montkabana, sur insulo, ĉu tio eblas? Jes certe! La ĉi-jara MKR okazis sur la insulo Cres, proksime al Rijeka. Post miaj someraj ferioj mi jam sopiris reiri al iu Kroatia insulo, kaj mi ne seniluziiĝis! Cres belas!
Urbeto Beli (taŭga nomo cetere...) gastigis nin, samkiel ekocentron Caput Insulae kiu laboras pri protektado de vulturoj. Malgraŭ pluvo en la unua tago, ni faris belan promenadon tra naturo kaj labirintoj (!). En dua tago, ni vizitis urbeton Lubenice, kaj en ĝia ĉirkaŭaĵo ankaŭ faris longan promenadon. La urbeto mem kuŝas alte super la maro, sed eblas subeniri al plaĝo kaj ege agrable naĝi! Maro tiom bonas...
En lasta tago ni vizitis urbeton Cres - kaj survoje reen al Svedio mi haltis tagon en Vieno.
Plej bela rememoro? Antaŭ matenmanĝo iri al la plaĝo, kaj naĝi sole post kiam suno ĵus aperis...
Somerumado sur insulo Brač
Post SES en Slovakio mi pasigis belegan, absolute perfektan tempon sur insulo Brač!
Dankon al bonega gastiganto kaj bonegaj kunferiantinoj!
2007-10-06 (Sjoerd) Slava Esperanto-Studado (SES)
Renkontiĝo rande de Tatroj en Slovakio... jen okazo por konatiĝi kun tiu montaro kaj fari kelkajn belegajn migradojn! Naturo tre belis, vetero helpis, kompanio bonis, mirteloj bongustis - kion pli oni povas deziri por renkontiĝo en montaro? Kaj kio pri la parto "Esperanto-Studado"? Aĥ...
  • 2007-07-22: Pribylina, Hotel Esperanto, kaj pruvo ke vere okazis studado! Vizito al muzeo;
  • 2007-07-23: Matene, migrado ekde Štrbské* Pleso al simbola tombejo por montmigrintoj, posttagmeze komuna ekskurso al monto Poludnica;
  • 2007-07-24: Matena promeno al lageto Jamské Pleso, posttagmeze komuna ekskurso al grotoj Demánovská Jaskyňa Slobody
  • 2007-07-25: Migrado ekde Štrbské Pleso al montopinto Štrbské Solisko (apenaŭ videbla en la nuboj...), vespere koncerto en la ejo en Pribylina de Milan Dočekal de la fama grupo Team';
  • 2007-07-26: Ne eblas migri en Tatroj sen grimpi sur Krivaň (2496m), eĉ se pro tio oni devas rezigni pri vidinda alia programero...;
  • 2007-07-27: Jam lasta tago... lasta studado, diplomoj por tiuj kiuj diligente studis, kaj adiaŭo.
* ŝerco por svedparolantoj: se aldoni iom da vokaloj - nepraj por prononcado - aperas facile memorigebla vorto "storbuske".

Survoje al SES mi faris "etan" kromvojon laŭ Krimeo kaj Prago...
2007-10-06 (Sjoerd) Seulo
En junio mia laboro sendis min al Koreio... kaj mi trovis tri libertagojn por vizite Seulon, kie mi nur unu fojon estis antaŭe, okaze de la IJK en 1994. Dankon al ĉiuj Seulaj esperantistoj kiuj montris al mi multajn interesajn lokojn!
  • 2007-06-06: Muzeo pri rizkuketoj (tteok), Chang Deok Gung palaco, kvartalo Gwanghun-dong, Esperantoklubo;
  • 2007-06-09: Namsangol muzeo de tradicia korea vilaĝo, Kultura Esperanto-centro, Namdaemun merkato, pro-demokratia demonstracio apud Sungyemun (suda pordego), urbodomo, Deoksugung Palaco;
  • 2007-06-10: Norda defendomuro, urbocentre, Namdaemun merkato.
2007-10-06 (Sjoerd) Katalunio (3)
Jen fotoj de mia tria periodo de tri monatoj en Katalunio! Denove kun multaj ekskursoj kaj almenaŭ unu Esperanto-renkontiĝo!
2007-03-02 (Sjoerd) 济南 kaj 上海
Jen mia laboro ebligis al mi konatiĝi kun ege interesaj lokoj en Ĉinio... unue, dum laborvizito en la urbo Jinan (济南) mi vizitis unu el la kvin Grandaj Montoj de Ĉinio: Taishan (泰山). Surprizo por mi estis ke la pinton je pli ol 1500 m oni atingas per ŝtuparo. Ĝi havas 7200 ŝtupojn, kaj tio sufiĉas por krurdoloro de pli malpli kvar tagoj... Tiu ĉiukaze plene malaperis antaŭ mia alveno al Shanghai (上海), kie mi ĝuis dekoraciojn kaj artfajraĵojn okaze de la ĉina nova jaro (printempa festivalo) - kaj Sankta Valenteno.
2007-03-02 (Sjoerd) Katalunio (2)
Tri monatoj en Katalunio por mi ne sufiĉis, kaj bonŝance mia labordonanto konsentis! Do, ekde komenco de novembro 2006 mi por dua periodo tie loĝas, kaj denove multe fotas. Jen kelkaj rezultoj! ... sekvos pli!
2007-03-02 (Sjoerd) Gotland
Dum ferioj oni veturas al eksterlando, speciale se oni loĝas en Nordia lando, kaj speciale se oni estas esperantisto. Ĉu ne?
Nu, se Ĉiam fari tiel, oni maltrafas la belaĵojn de sia propra loĝlando! Do, lastsomere mi anstataŭe (aŭ aldone...) pasigis semajnon en insulo Gotland. Ĝi apartenas al Svedio, sed tamen estas aparta... juĝu mem.
2007-01-28 (Sjoerd) Ago-semajno en Nowy Sacz
Multaj dubis ĉu iri al IS aŭ al AS. Bedaŭrinde ne eblis plene partopreni en ambaŭ... Por mi la elekto estis facila - AS! Ĝuu ĉi tie miajn fotojn, kaj konstatu ke mi por mi faris bonan elekton!
2007-01-28 (Sjoerd) 33a Kataluna kongreso de Esperanto
Inter la kongresoj de diversaj Esperanto-organizoj, tiu de Katalunio min imponis per riĉa kaj interesa, serioza programo. Sed ne nur! Vespere estis koncertoj de JoMo kaj de Kaj Tiel Plu, post kio sekvis longa nokta babilado kaj muzikumado. Rekomendita aranĝo por ĉiuj aĝoj!
2006-09-30 (Sjoerd) Montkabana Renkontiĝo
Post lastjara MKR en Kroatio, ĉi-jare la migremuloj retrovis unu la alian en Slovenio, apud la monto Storžič. Krom la tradiciaj migradoj kaj vespera babilado kaj ludado, ĉi foje la partoprenantoj ankaŭ povis montri siajn kapablojn sur grimpomuro.
2006-09-30 (Sjoerd) Konferenco de ILEI en Parma
De la 25a ĝis la 29a de julio okazis la 39a konferenco de ILEI. Krom prelegoj, prezentoj, simpozio kaj laborgrupoj okazis ankaŭ Lingva Festivalo kaj pluraj kulturaj aranĝoj. Grave estis ankaŭ la kontaktoj kun lokaj kaj regionaj aŭtoritatoj. Kiel montras la fotoj, estis agrabla etoso! Post la konferenco okazis komuna vizito al Bologna (survoje al UK), kaj mi vizitis ankaŭ Ravenna-n.
2006-08-19 (Sjoerd) IJK en Sarajevo
Pasis la 62a IJK en Sarajevo! Restas bonaj memoroj pri ekskursoj, koncertoj, teatraĵoj... kaj antaŭ ĉio, renkontiĝoj kun amikoj. Ĉu eblas kapti tion per fotoj? Almenaŭ ili helpu al vi rememori ĉiuj bonegajn momentojn. Skribu viajn pensojn kaj emociojn sub la fotoj!
2006-06-30 (Sjoerd) Katalunio

Barcelono... Katalunio... granda fonto de inspiro por fari multajn fotojn. Vidindas tiom multe! Koncertoj, urboj, naturo... kaj amikoj. Ĉi tie vi trovos grandan kolekton de fotoj de mia ekloĝado en Sabadell.

2005-11-04 (Sjoerd)

Jam 10an fojon okazis la Lingva Festivalo en Ĉeboksaro, Rusio. Jubileo!
Mi trian fojon partoprenis, kaj krom prezenti la nederlandan lingvon mi fotis...
Bonvolu helpi al kompletigo de la paĝaro per priskriboj de kio videblas en la fotoj!

Tuj post la festivalo aperis neĝo, kiu restis kelkajn tagojn. Malgraŭ malvarmo kaj forta vento, mi ĝuis la aspekton de la urbo tiam, jen fotoj (2005-10-26).

2005-10-17 (Sjoerd)

Pasis iom da tempo post la Montkabana Renkontiĝo en Kroatio sed nun ili aperas ĉi tie - la plej interesaj el miaj fotoj de tiu belega renkontiĝo. Eĉ pli ol pasintjare la maro estis proksima, kvankam komence ni vere devis peni por vidi ĝin...
Jen la fotoj, kiel kutime ordigitaj laŭ tago. Mi atendas viajn komentojn!

2005-08-28 (Sjoerd/Ivo)
La fotoj de Ivo de la IJK en Zakopane (aŭ fakte eteta parto de ili) jam de iom da tempo gastas en mia servilo. Nun ili aldoniĝis al fotoj, do vi povos ankaŭ ilin komenti, doni notojn, ktp. Jen la fotoj de Ivo, laŭ tago:
2005-08-27 (Sjoerd)
Ĵus mi finfaris redaktadon de miaj pli ol 1100 fotoj de la IJK en Zakopane... kaj elektis la plej interesajn por montrado en la reto. Jen ili, laŭ tago: Kiuj el tiuj al vi plej plaĉas? Donu notojn kaj skribu komentojn!
2005-08-27 (Sjoerd)
Ekde nun funkcias la paĝaro! Kiel vi vidas, la ĉefpaĝo ankoraŭ aspektas sufiĉe provizora kaj nekompleta... sed vi venis ĉi tien por rigardi fotojn, ĉu ne?
Certe iam en la estonto aperos eblecoj foliumi albumojn laŭ fotisto, aŭ laŭ (Esperanto-)aranĝo. Aŭ aperos eblecoj vidi fotojn en diversaj grandecoj. Aŭ eblos vidi teknikajn informojn pri la fotoj. Aŭ aperos praktikaj konsiloj aŭ eĉ kurso pri fotado. Ideoj abundas... Kion VI ŝatus? Skribu al mi!