reen al la antaŭa paĝo

Reguloj por fotoj

La fotoj en tiu ĉi retpaĝara estas metitaj ĉi tien por ke vi kun plezuro rigardu ilin, en la reto!

Pri fotoj

Por via privata uzo, vi rajtas kopii unuopajn fotojn al via propra komputilo. Vi tamen ne rajtas kopii kompletajn seriojn, nek transdoni fotojn al iu alia. Vi do ankaŭ ne rajtas meti ilin en alian retpaĝon aŭ sur diskon kiun vi transdonas aŭ vendas al iu alia. Vi rajtas el alia retpaĝaro fari ligon al indeksopaĝoj aŭ al unuopa foto, sed ne estas ajna garantio ke la adreso de iu indekso aŭ foto ne ŝanĝiĝos estonte.

La kopirajton de la fotoj havas la fotisto!

Kompreneble, se vi volas publikigi foton en iu revuo aŭ en alia maniero volas publike ĝin montri aŭ uzi, mi kaj la aliaj fotistoj de tiu ĉi paĝaro volonte pri tio kunlaboros. Kontaktu nin!

Per montrado de tiuj ĉi fotoj ni ne volas iun ĝeni, ofendi k.t.p. aŭ rompi iujn regulojn aŭ leĝojn. Se vi havas kialon pro kiu iu foto ne aperu, kontaktu nin kaj ni laŭeble plej rapide forigos ĝin.

Pri komentoj

Ni ne prenas ajnan respondecon pri la enhavo de komentoj, ĉar iu ajn povas en ajna momento aldoni komentojn, sen ajna kontrolo aŭ interveno de ni.

Estu ĝentila en viaj komentoj! Ajna ofenda, maldeca aŭ malĝentila komento estos forigita. Ankaŭ komercaj mesaĝoj ne bonvenas inter la komentoj!

Sjoerd <sjoerd ĉe esperanto punkto se>